La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.
Forpasis Steve Jobs, kunfondinto de Apple. Li havis 56 jarojn kaj mortis pro kancero.[8]
La itallingva Vikipedio ĉesigis funkciadon por 24 horoj, protestante kontraŭ leĝprojekto pri interretaj amaskomunikiloj.[9]
La prezidanto de la Supera Konsilio de la Armitaj Fortoj de EgiptioHusejn Tantavi deklaris, ke la armeo ne kandidatigos sian ulon por estonteca prezidanta balotado.[10]
Israelo revokis sian vicambasadoron en UsonoDan Arbell, kulpa je liko da informoj en 2009.[11]
El prizono en Florido (Usono) estis liberigita René González, unua el Kvin kubanoj. Li estis kondamnita en 1998 al 15-jara mallibergo, sed ricevis la rajton elprizoniĝi pro bona konduto. Tamen tri sekvajn jarojn li devas travivi en Usono sub observado.[19]
Ĉiuj 800 loĝantoj de la vilaĝo Tiskilwa (Ilinojso, Usono) estis evakuitaj post kiam apud ĝi desurreliĝis kaj ekbrulis trajno kun etanolo.[20]
11 homoj, sturmpenetrintaj la ambasadorejon de Sirio en Vieno (Aŭstrio), estis detenitaj. En Ĝenevo (Svisio) estis arestitaj 5 siriaj kurdoj, kiuj provis penetri reprezentejojn de Sirio ĉe UN. En Londono (Britio) estis detenitaj 7 partoprenantoj de protestoj antaŭ la ambasadorejo de Sirio.[22]
En la urbo Kamiŝli (Sirio) ĉirkaŭ 50 mil homoj manifestaciis, postulante eksiĝon de la prezidanto Baŝar Asad. Polico pafis kaj almenaŭ 2 homoj pereis.[22]
La koptoj manifestaciis en Kairo (Egiptio) proteste kontraŭ religiaj persekutoj. Dum interpuŝiĝoj kontraŭ armeanoj pereis 4 koptoj kaj 2 militistoj.[26]
Komenciĝis la parlamenta balotado en Pollando.[32]
Je la nokto al la 9-a de oktobro ĉirkaŭ 30 homoj sturmpenetris la ambasadorejon de Sirio en Berlino (Germanio), sed estis baldaŭ revenigitaj de polico.[22]
10-a de oktobro
Nemalproksime de la orienta marbordo de Japanio okazis la tertremo forta je 5,5 gradoj laŭ la skalo de Richter. Informoj pri viktimoj kaj damaĝoj mankas.[33]
En kelkaj distriktoj de Kairo (Egiptio) estis starigita elirblokado inter 2:00 kaj 7:00 (loka horo) pro interpuŝiĝoj inter la koptoj kaj militistoj. Jam pereis 23 homoj, almenaŭ 174 estis vunditaj.[34]
La registaro de Israelo dum ekstrema kunsido aprobis vespere la interkonsenton, laŭ kio la kaporalo Gilad Ŝalit estos liberigita kontraŭ 1027 palestinaj prizonuloj.[36]
Potenculoj de Egiptio okazigis urĝajn intertraktojn kun estroj de la koptoj post amasaj interpuŝiĝoj de tiuj kontraŭ militistaro, pro kio pereis 26 kaj estis vunditaj ĉirkaŭ 300 homoj.[40]
Vespere siriaj armeaj trupoj eniris la teritorion de Libano apud la urbo Anĝaro, antaŭeniris je 150 km kaj foriris nur post admonado de siriaj armeanoj.[44]
Virinoj de la urbo Barbacoas (Narino, Kolombio) finis la 112-tagan seksan strikon, kiun ili komencis en julio 2011, postulante riparon de la vojo, liganta ĝin kun aliaj municipoj.[45]
La usona investisto George Soros kaj 95 politikistoj publikigis en The Financial Times kaj kelkaj aliaj eŭropaj gazetoj malferman alparolon al la gvidantoj de Eŭropa Unio, proponante konsilojn pri trapaso de la financa krizo.[46]
En Delhio (Barato) estis preventita granda terora ago. Polico trovis pli ol 5 kg da eksplodaĵoj en aŭto, parkumita apud la fervojstacio de la urbo Ambala (Harjano). Oni diras, ke temas pri ago de la terorisma organizaĵo Laŝkar-e-Taiba.[54]
En la urbo Kuta (Balio, Indonezio) je 11:16 (loka horo) okazis tertremo forta je 6,0 gradoj laŭ la skalo de Richter. Laŭ Geologia Servo de Usono, ties epicentro troviĝis je la profundeco 61 km de la urbo Denpasar. Laŭ loka servo epicentro de la tertremo troviĝis sub 10 km kaj ties forto egalis al 6,8 gradoj. Estis vunditaj almenaŭ 63 homoj.[56]
La parlamento de Slovakio voĉdonis por okazigo de antaŭtempa parlamenta balotado en marto 2012. Tiele estis plenumita postulo de opozicio post kio ĝi konsentis voĉdoni por plivastigon de la Tuteŭropa Financa Stabiliga Fonduso de 440 al 780 miliardoj da eŭroj.[57]
Eksiĝis la ministro pri defendo de BritioLiam Fox, konviktita pri intermikso de oficialaj kaj privataj rilatoj.[59]
En Kairo (Egiptio) manifestaciis ĉirkaŭ 2000 homoj, plejparte islamanoj, kiuj protestis kontraŭ subpremado de la protestoj de la koptoj fare de militista potenco, kaj subtenis unuecon de la du religiaj komunumoj de la lando.[60]
Komenciĝis vendado de iPhone 4S. Ĝis vespere akcioj de Apple kreskis je pli ol 3 % kaj atingis 422 usonajn dolarojn, kio iĝis rekordo por ili.[62]
La Internacia Monfonduso pritaksis financajn perdojn de ekonomioj de la arabaj landoj pro "araba printempo" je 55 miliardojn da usonaj dolaroj. Plej grave suferis pro tio Libio kaj Sirio.[63]
Amasoj da homoj en Romo (Italio), protestantaj kontraŭ politiko de Silvio Berlusconi, manifestacias kaj parto da ili ekbruligis aŭtojn, ministerion pri defendo kaj aliajn konstruaĵojn. Polico uzas larmogason kaj akvoĵetilojn.[67] Ĉirkaŭ 70 homoj estis vunditaj.[68]
Oni oficiale deklaris, ke la nova ministro pri defendo de Britio iĝos Philip Hammond, antaŭa ministro pri transporto.[59]
En la provinco Bitlis (Turkio) bombo eksplodis, kiam preteriris policaŭto. Pereis 5 policanoj kaj 2 civiluloj, ĉirkaŭ 20 homoj estis vunditaj — plejparte pasaĝeroj de sekvanta buso.[74]
Turka armeo komencis ofensivon kontraŭ militistoj de la Kurdistana Laborista Partio en sud-orienta parto de la lando kaj 5 distriktoj en Norda Irako. Ĝin partoprenas 22 batalionoj subtene de aviado.[76]
NATO sendis ĉirkaŭ 100 aŭtojn kun pacigantoj al la kontrolejo Brnjak ĉe la limo inter Kosovo kaj Serbio por dispeli manifestaciojn de kosovaj serboj, protestantaj kontraŭ starigo de dogana kaj polica kontrolo.[77]
Kurdaj gerilanoj atakis en sud-orienta parto de Turkio kelkajn militpostenojn, mortiginte ĝis 21 turkajn militistojn.[80]
20-a de oktobro
La parlamento de Grekio aprobis novan kontraŭkrizan planon.[81] Antaŭ la parlamentejo okazis interpuŝiĝoj de manifestaciantoj kaj polico, sekve de kio 16 homoj estis vunditaj, 1 mortis pro koratako.[82]
La registaro de Tajlando informis, ke ĝi ne povos defendi tutan Bangkokon de unundego kaj do ties periferiaj partoj estos speciale inundigitaj por savi centron de la urbo kaj forĵeti akvon al maro.[88]
Je la nokto al la 20-ade oktobro la turka ŝipo Reina 1 koliziis al la pasaĝera pramo Ankara apud la haveno Duraso (Albanio). Almenaŭ 3 turkoj pereis kaj 5 malaperis.[90]
Maulavi Fazlulla, komandestro de unu el plej gravaj partoj de Talibano anoncis militon kontraŭ Pakistano.[99]
22-a de oktobro
Vespere falis ponto en la vilaĝo Biĝanbari (Okcidenta Bengalio, Barato), sekve de kio pereis almenaŭ 31 homoj, pli ol 100 estis vunditaj.[100]
Falis ponto trans la rivero Trisuli (Nepalo) dum haltis sur ĝi buso kun barataj turistoj. Almenaŭ 2 homoj pereis, ĉirkaŭ 40 estas konsiderataj malaperintaj.[101]