Tenk

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tenk estas vilaĝo kaj municipo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en subregiono de Heves (urbo).

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Füzesabony-Jászberény. Heves (urbo) troviĝas 9, Kisköre 26 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1310 en formo Thenky. Dum la turkoj la vilaĝo senhomiĝis, en la 18-a jarcento ĝi refondiĝis. La setlejo apartenis al Erdőtelek ĝis 1947, tiam Tenk iĝis memstara vilaĝo. Post 3 jaroj kolĥozo formiĝis. Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, apoteko, kuracejo, sportejo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • romkatolika preĝejo
  • klasikisma nobeldomo de Papp-Szász, nun vilaĝdomo
  • kastelo de Gyulai (djulai), nun infanĝardeno